Ni re-ekkunvenos novan tagon!

Ni re-ekkunvenu! La tempo (6:00 ptm) kaj la loko (Bierfarejo Blinda Porko) ne ŝanĝos de antaŭe, sed la tago ŝangas: Nun ni kunvenos merkrede.

Ni kunvenu ĉi-merkredon, la 2da de marto, je 6:00 ptm en la Bierfarejo Blinda Porko. Se la vetero estas bele, ni kunvenos ekstere (en la bierĝardeno malantaŭ la trinkejo). Se ankoraŭ estas tro malvarma, ni kunvenos en la trinkejo mem.

Mi esperas vidi vin tie!

Paŭzo de kunvenoj

Pro la festo-tagoj (kaj la varianto “omicron”), ni ne kunvenos dum la venontaj tri semajno. (Tio estas, la kunvenoj de la 20a kaj 27a de decembro, kaj tiu de la 3a de januaro ne okazos.)

Ni diskutos antaŭ la kunveno de la 10a de januaro, ĉu kunveni estas saĝa.

Zamen-festo!

Ni festenu Zamanhofan tagon ĵaŭdon la 16an de decembro, je 6:00 ptm en la bierfarejo Blinda Porko!

Mi alportos picon kaj (mi esperas) keksojn por ĉiuj. Vi rajtas alportu ion por dividi, aŭ ne. (Mi kredas, ke ni havos sufiĉon iuokaze.)

Sed nepre alportu vin mem!

Semajna kunveno por 2021-12-06

Ni kunvenu hodiaŭ je 6:00 ptm en la Bierfarejo Blinda Porko!

Ni devas diskutu nian Zamanhofan Feston! Zamenhof-tago mem estos merkredo la 15an de decembro.

Mi proponas, ke ni festenos la tagon je lundo, la 13an de decembro—nia regula kunveno la sekvantan semajnon. Kompreneble, ni povus festeni la tagon mem merkredon la 15an de decembro kiel specialan kunvenon, aŭ (se estus pli bona por iuj membroj) je la dua sekvanta semajno, la 20an de decembro.

Venu al la hodiaŭa kunveno por diskuti kiu estus la plej bona elekto, aŭ respondi al ĉi tiu mesaĝo!